1. |
Konektitaj knaboj
03:03
|
|||
Salutnomo
Moderna homo
retadreso, pasvorto
Sukceso
Ili diras: “komunumo virtuala”
Ili timas la konsumon tre realan
Ni estas konektitaj knaboj
Al cifereca popkultur’
Ni eĉ ne plu bezonas kablojn
Ni ne plu zorgas pri faktur’
Ni estas la etaj diabloj
De novjarcenta mondkultur’
Kopias ni, ne estas rabo
Ne plu pagendas la plezur’
Venu kun ni
Ne timu, vi ne timu, vi nin lasu gvidi
Venu kun ni
Ne timu, vi ne timu, vi nin lasu gvidi
Sekvu nin
Ni estas reĝoj de la reto
Sekvu nin
Malkovru ĉion sen budĝeto
Sekvu nin
Aliĝu la eksperimenton
Sekvu nin
En mondon venis nova sent’
Ni estas konektitaj knaboj
Al cifereca popkultur’
Ni eĉ ne plu bezonas kablojn
Ni ne plu zorgas pri faktur’
Ni estas la etaj diabloj
De novjarcenta mondkultur’
Kopias ni, ne estas rabo
Ne plu pagendas la plezur’
|
||||
2. |
Urba naturo
03:49
|
|||
Dum la nokto, dum hela tag’
Ĉiam miras mi pri urba spektakl’
Ne griza monstr’
Nur surpriza mond’
Dum la nokto, dum hela tag’
Ĉiam miras mi pri urba spektakl’
Cement’, tegment’
Min allogas urba natur’
Stratlum’, nubskrapul’
Min allogas urba natur’
El betono venas belec’
Panoram’ urba estas okulkares’
Ne griza monstr’
Nur surpriza mond’
El betono venas belec’
Panoram’ urba estas okulkares’
Cement’, tegment’
Min allogas urba natur’
Stratlum’, nubskrapul’
Min allogas urba natur’
Drinkej’: la plej bona er’ de urba natur’
Metro ĝis zo’: bela voj’ tra urba natur’
Sidewalks and streets where once there were fields
Steel and concrete instead of trees
Due to the incredibly rapid expansion
Most cities outdistanced their planners (when there were any)
And grew into a maze of complexity and confusion
Cement’, tegment’
Min allogas urba natur’
Stratlum’, nubskrapul’
Min allogas urba natur’
Drinkej’: la plej bona er’ de urba natur’
Metro ĝis zo’: bela voj’ tra urba natur’
|
||||
3. |
Via beleco malŝparita
03:47
|
|||
Ĉar ĉiu eta paŝo de vi
Kreas fortan ondon tra ĉiuj niaj koroj
Vi ne plu povos kaŝi vin
Kiel ĉe la horizont’ de nova era’ la aǔroro
Kaj falos barilo post baril’
Al tempoj malĉastaj estas vi la ŝlosil’
De neelektita fiabstin’
De malsano falsa vi kuracos nin
Via beleco malŝparita
Donas al ni la kuraĝon sendi ammesaĝojn
Via beleco dinamita
Eksplodigos nian kaĝon, detruos la mondaĉon
Via beleco malŝparita
Donas al ni la kuraĝon sendi ammesaĝojn
Via beleco dinamita
Eksplodigos nian kaĝon, detruos la mondaĉon
La malpermeso kaj la hont’
Ne parto de l’ estont’
Via beleco malŝparita
Via beleco dinamita
Via beleco malŝparita
Donas al ni la kuraĝon sendi ammesaĝojn
Via beleco dinamita
Eksplodigos nian kaĝon, detruos la mondaĉon
Via beleco malŝparita
Donas al ni la kuraĝon sendi ammesaĝojn
Via beleco dinamita
Eksplodigos nian kaĝon, detruos la mondaĉon
|
||||
4. |
Trans la tim'
03:26
|
|||
Ĉu indas eta danko
Post ĉiu teruraĵ’?
Ĉu estas makul’ de blanko
Sur ĉiu nigra paĝ’?
Ĉu vi kredas aǔ ne?
Ĉu koncedas vi ke estas eta ŝanc’?
Vi bonvenas ja se
Viaj “sed” viaj “ve”
Lasos vin iri trans la tim’
Ĉe la alia flanko
Kadukos “fi” kaj “aĉ”
Ni ne sentos mankon
De nuna bezonaĵ’
Ĉu vi kredas aǔ ne?
Ĉu koncedas vi ke estas eta ŝanc’?
Se almenaǔ ni serĉu
La vojon por krei
Kune la mondon trans la tim’
Nia naiveco
Iĝos nia fort’
Kaj peco post peco
Plumbo iĝos or’
Trans la tim’
Trans la tim’ …
|
||||
5. |
Bona persono
04:12
|
|||
En mezo de la Pacifik’
Drivadas for de nia vid’
Mia malnova plasta pilk’
Donac’ por bonŝanca delfenid’
Ne min trafas via mensa tikl’
Li diras trinkante popularan
Akvon ekzotikan
Ĉar mi estas nur guto en la mar’
Mi estas…
Mi estas nur homaran’
Ne povas mi ion ajn
Nokto en aviadil’
Valoris por al ĉiuj montri
Mian foton de goril’
Mi ja interesiĝas pri la mond’
Mi estas bona person’
Mi estas nur eta hom’
Mia magia bastonet’
Perdiĝis dum la 80aj jaroj
Nek heroo nek marionet’
Mi estas nur an’ de homar’
Nur sabler’ en la Sahar’
Mi estas bona person’
Mi estas bona person’…
|
||||
6. |
La forgesita aǔtoro
02:47
|
|||
Vi sidas sole jam de horoj ĉe blanka paperfolio
Ĉu denove iĝu varoj propraj emocioj?
Vi prenas la skribilan plumon, ekvenis la ideo
Por halti la turmentojn nun, ne necesas mem krei
Sed kiom brilas falsa diamanto?
Kaj kiom riski por la laǔdoj vantaj?
Li vin ĉiun nokton hantos
Se vi liajn vortojn kantos
La forgesita aǔtoro
Tie ŝanĝo de vortordo, tie elizi’
Ja facilas la metodo de majstro de kopio
Vi antaǔĝojas la sukceson, ricevi la premion
Vi neniam ja konfesos trompi la ĵurion
Sed eĉ fiera koro aroganta
Perdiĝos en la ombro de giganto
Li vin ĉiun nokton hantos
Se vi liajn vortojn kantos
La forgesita aǔtoro
|
||||
7. |
2063
04:37
|
|||
2063… 2063…
Mi havas 90 jarojn preskaǔ
Mi havas revojn de adolesko
2063… 2063…
Sur mia lensa plasmekran’
Vi estas kun mi ĉie ajn
En 2063… 2063…
Kaj por vi daǔre havas mi promeson
Por ĝin plenumi maljuniĝas mi
Denove estos plena je sukcesoj kaj jubil’
Por mi kaj vi
La jaro 2063
Plibonigita DNA
Sed kiom multe varmiĝis jam
La mondo tiam ĉi en 2063
Miksiĝas amo kun koler’
L’ inspiro kun la malesper’
En nia voĉo, nia kri’
En 2063
Mistera estos ĉiam estontec’
Kaj kiom longe estos mi en ĝi
Sed eĉ se plenas ĝi je malprogres’
Defios ĝin mi kaj vi
Kune
2063… 2063…
|
||||
8. |
La jaro de la viruso
02:16
|
|||
Vi geedziĝis sur bela montet’
Vi mondfamiĝis kiel poet’
Kun plej altaj honoroj vi diplomiĝis
Multis ja sukcesoj sed…
Ni nur memoros
Saluti unu la alian tra fenestro
Kaj ni nur parolos pri nia viv’
Dum tiu tre stranga trimestr’
Ĉar tio estis dum la jar’ de l’ viruso
Vi rapide kuris la maratonon
Malfermis trinkejon, ĝin abandonis
Enfermiĝas ni kiel Harvej Vejnŝtejno
Sed kun puraj manoj en hejm’
Ni taksis nin saĝaj
Sed birdoj daǔre flugas en Pariz’ kaj Milano
Kaj mi ĉiam volonte pasigis jam
La printempon sen akompan’
Finfine neniu miras pri tiu gusto
|
||||
9. |
Sekreta flam'
01:59
|
|||
Brulas de deziro
Malantaŭ la kurten'
Niaj ĉiuj spiroj
De vespero ĝis maten'
Neniam ja sukcesos estingi ĝin
Sekreta flam'
Kaj ĉiam ja promesas prosperi ĝi
Kontraǔleĝa am'
Malaperos miro
Restos nur kompren'
Se vi al ĝi iros
Ne eblos plu reven'
Sekreta flam'
Kontraǔleĝa am’
|
||||
10. |
Eta kosmonaǔto
02:43
|
|||
He vi! Kiom daǔros la atendo
Ĝis la unua plora plendo?
He vi! Nenio plu gravos
Kiam la mondon vi ekravos
Ĉu vi min aǔdas nun?
Bondezira mesaĝ’
Antaǔ la granda vojaĝ’
Ne timu vi la sunon
Estu plena de kuraĝo
Montru vian vizaĝon
He vi! Ne plu estos nur imago
Kiom vi ŝanĝos nian tagon
He vi! Ni vin protektos de flagoj
Protektos vin de homaj plagoj
Ĉu aǔdas vi la drumon
Bondezira mesaĝ’
Antaǔ la granda vojaĝ’
Ne timu vi la lumon
Estu plena de kuraĝo
Montru vian vizaĝon
Eta kosmonaǔto
Pretas jam por vi stacio tero
Eta kosmonaǔto
Pretas ni jam por via apero
Ĉu vi min aǔdas nun?
Bondezira mesaĝ’
Antaǔ la granda vojaĝ’
Ne timu vi la sunon
Estu plena de kuraĝo
Montru vian vizaĝon
|
||||
11. |
Mi volas pli
03:01
|
|||
Ekde l’ universitat'
mi sekvis kiel hund'
ombron de mistera juna virin'
Kaj ĉe la fin' de longa strat'
Daǔris nur sekund'
Sed mi kredas ke ridetis ŝi al mi
Kaj mi pripensas jam semajnon
Mesaĝon sekretan
Ĉu ŝi scias jam
Kion volas diri mi?
Ke ĉiu kurac' estas vana
Ke ĉion riski mi pretas
Mi kaptis la malsanon
Sed mi volas pli
Mi kaptis la malsanon
Sed mi volas pli
Ĉiu kurac' estas vana
Ĉion riski mi pretas
Mi kaptis la malsanon
Kaj mi volas pli
Mi kaptis la malsanon
Kaj mi volas pli
|
initials dc Offenbach, Germany
Sendu al mi retmesaĝon por aliĝi la dissendoliston.
Send me an email if you want to join the mail list.
Streaming and Download help
If you like Fulmerford, you may also like:
Bandcamp Daily your guide to the world of Bandcamp