We’ve updated our Terms of Use to reflect our new entity name and address. You can review the changes here.
We’ve updated our Terms of Use. You can review the changes here.

La Granda Aventuro

by i.d.c.

/
  • Record/Vinyl + Digital Album

    Inkluzivas la ciferecan albumon je via elekto inter MP3 320, FLAC, aŭ aliaj de vi dezirindaj formatoj.

    Includes unlimited streaming of La Granda Aventuro via the free Bandcamp app, plus high-quality download in MP3, FLAC and more.
    ships out within 3 days
    Purchasable with gift card

      €15 EUR or more 

     

  • Streaming + Download

    Includes unlimited streaming via the free Bandcamp app, plus high-quality download in MP3, FLAC and more.

    Tuja elŝuto de 10-peca albumo je via elekto inter MP3 320, FLAC, aŭ aliaj de vi dezirindaj formatoj.
    Purchasable with gift card

      €10 EUR  or more

     

1.
Li revenas 02:11
Li iris trovi novajn florojn kiel pikabel’ Neniam vi forgesis tiun guston de miel’ Sed dume la malgranda planto iĝis rozjuvel’ Ĉu pretas li nun por surpriza forta amduel’? Ne atentas li plu Kaj ekmetos vi nun En lian koron dornon Ne atendis vi plu Sed revenas li nun Estos granda ŝtormo
2.
Manoj en ledaj gantoj Sur tremanta ligna stiril’ Nur ekzistas la bitum’ Por aŭtovojamanto Sub piedo akcelil’ Estas je sia maksimum’ Nur valoras la vojaĝ’ Kiam grandas la malsaĝ’ En sportaŭto je komforto de motora melodi’ Mi nur vivas por la danĝer’ En sportaŭto mia sorto certe jam atendas min Kaj mi ĝuas la efemeran noktan stiradon Kiel maŝina ĝem’ Kun odoro de benzin’ Laŭtas mekanika zum’ Moviĝas ĝis esktrem’ La rapidomezuril’ Kaj pli altiĝas la volum’ Nur valoras la vojaĝ’ Kiam grandas la malsaĝ’ En sportaŭto je komforto de motora melodi’ Mi nur vivas por la danĝer’ En sportaŭto mia sorto certe jam atendas min Mi nur vivas por la danĝer’ En sportaŭto je komforto de motora melodi’ Mi nur vivas por la danĝer’ En sportaŭto ĝis la morto ekdecidos tuŝi min Mi ja ĝuas la efemeran noktan stiradon
3.
Las Vegas 04:44
Granda kazin’ botelo de ĝin’ Ĉi-nokte eble mi troigis... En limuzin’ kun nova edzin’ Nu fakte mi ne plu tre viglis Kaj ĉu vere mi ĉe la vetaŭtomat’ Perdis pli ol plena salajro de monat’? Oni ŝajne frenezegiĝas tute En Lasvegas’! Dum la maten’ memoras apenaŭ mi Pri mia malprudento Sed kap’ sur kusen’ mi aŭdas sen ĝeno Ŝin rakonti la eventojn Kaj ĉu vere mi en la granda monludej’ Proponis ke ni loĝu en komuna hejm’? Oni ŝajne vere kuraĝas forte En Nevado pro romantik’! Eta flirt’ en granda urbo de malvirt’ Fariĝis amofenomen’ Kaj mi volas resti kun ŝi en nordamerik’ Ne forgesos plu mi Lumigitajn avenuojn kaj la ĝojon Ĉiu vojo ekde nun firme gvidos min Al Lasvegas’ Granda kazin’ En Lasvegas’ ĉio eblas en Lasvegas’! Nova edzin’ En Lasvegas’ ĉio eblas en Lasvegas’! Kaj mi nun vere ĝojas pro la perspektiv’ Havi ŝin kiel grava part’ de mia viv’ Ĉiu revo tuj realiĝas ŝajne En tiu varma ŝtat’ sen komplik’ Eta flirt’ en granda urbo de malvirt’ Fariĝis amofenomen’ Kaj mi volas resti kun ŝi en nordamerik’ Ne forgesos plu mi Lumigitajn avenuojn kaj la ĝojon Ĉiu vojo ekde nun gvidos min al vi Oh Lasvegas’...
4.
Mistera paro 04:32
Kiel forta maro Kun pura ĉiel’ La mistera paro Kiel blua rev’ Esteban kaj Natalia Ne bezonas amikaron Sufiĉas unu al la alia Loĝas for sen najbaro Tamen unufoje per semajn’ Venas el sia montar’ Tiam ili promenas kun flamo en rigard’ Ili vizitadas urbon nian Nur pro la diskovendej’ Sed tie sentas sin kiel en ia dua hejm’ Kiel forta maro Kun pura ĉiel’ La mistera paro Kiel blua rev’ Esteban estas genia Memoras ĉion sen eraro Multe pli belas Natalia Ol virin’ sur kalendaro Sed por ili nun plej gravas ja Amo al la muzik’ fajna Tial ili promenas kun flamo en rigard’ Ili vizitadas urbon nian Nur pro la diskovendej’ Sed tie sentas sin kiel en sia hejm’ Ili vizitadas urbon nian Nur pro la diskovendej’ Sed tie sentas sin kiel en ia dua hejm’ Kiel forta maro Kun pura ĉiel’ La mistera paro Kiel blua rev’
5.
Ĉar tiom bonas tiu kanto Mi finfine scias Kion mi skribu en retmesaĝ’ De Kate Bush estas mi ŝatanto Mi feliĉas ade aŭskulti ŝin En via facebook-paĝ’ Kaj eble eble Plifortiĝos ja tiu ond’ de simpati’ Kaj fariĝos ni kune eta amika rond’ Aŭ pli… Perdiĝas mi en la kontemplo De kultura mond’ Tiel filtrita en la profil’ De junulin’ de modernaj tempoj Hipnotiĝas mi je la mirakla retamikil’ Kaj eble eble Reciprokiĝos ja tiu ond’ de simpati’ Kaj fariĝos ni kune eta amika rond’ Aŭ pli… Aŭ pli aŭ pli aŭ pli eĉ pli kaj pli… Ĉar al mi ĉiam kaŭzas vidi vin Rideton sur vizaĝ’ Jen kion volis diri mi En la mesaĝ La retmesaĝ… La retmesaĝ… Fin’ de mesaĝ'
6.
Felisedo de nokto Via volo pli fortas ol la mia Felisedo de nokto Je via fel’ havas mi malalergion Felisedo de nokto Vi estas mia feliĉo kaj katen’ Felisedo de nokto Mi vin denove sekvos ĝis maten’ Neniu sciu pri frenezaj noktaj aventuroj Restu kaŝita la peket’ Neniu komprenemas tiun specon de plezuro Tio restos inter ni velura sekret’ Felisedo de nokto Se mi viglas vi scias la kialon Felisedo de nokto Eĉ se apenaŭ estas vi reala Felisedo de nokto Por vi neniam estas mi tro laca Felisedo de nokto Mia sola drog’ mia vivkompas’ Neniu sciu pri frenezaj noktaj aventuroj Restu kaŝita la peket’ Neniu komprenemas tiun specon de plezuro Tio restos inter ni velura sekret’ Velura sekret’… Velura sekret’…
7.
Tempomaŝino 04:31
Lasis mi tute laŭvole Zorgojn ĉe landlima kontrolo For de domo for de Rom’ for de vi Vortoj vundis min kiel pistolo Kaj nur povis trovi mi konsolon For de domo for de Rom’ for de vi Sed subite eklaŭtas eta tempomaŝin’ Kaj pro tiu son’ estas kiel Rom’ kun vi Kie ajn mi troviĝas ĉiam ĝi trafas min Kaj kun tiu son’ venas la fantom’ de vi La skotero bruas Preter mi veturas En tempotruon falas mi Tiam iĝas nun Kaj itala sun’ Ŝajne tuj brilas super mi Mi perdiĝas sen min senti stulta Mi ĝuadas la vivon malkune For de domo for de Rom’ for de vi Mi vojaĝas ripozas multe Ne bezonas plu vekiĝi frue For de domo for de Rom’ for de vi Sed subite eklaŭtas eta tempomaŝin’ Kaj pro tiu son’ estas kiel Rom’ kun vi Kie ajn mi troviĝas ĉiam ĝi trafas min Kaj kun tiu son’ venas la fantom’ de vi La skotero bruas Preter mi veturas En tempotruon falas mi Tiam iĝas nun Kaj itala sun’ Ŝajne tuj brilas super mi Mi provas forgesi Mi volas forgesi Sed subite eklaŭtas eta tempomaŝin’ Kaj pro tiu son’ estas kiel Rom’ kun vi Kie ajn mi troviĝas ĉiam ĝi trafas min Kaj kun tiu son’ venas la fantom’ de vi
8.
En la vivo nigrablanka, la malnova film’ Mankis jam nek la volupto nek la stil’ En ĝi regis senzorgeco dolĉa Vento de liber’ Sed mankis vi En la vivo nigrablanka Diskoj de vinil’ ĉiam turniĝadis sur la diskludil’ Sed ne freneziĝis mi pri voĉo trema en l’aer’ Ĉar mankis vi Nun mi ĉiutage kore dankas Koloroj estas mil Ekbuntiĝis viv’ de majo ĝis april’ Sed ne endas la kolordiboĉo Sufiĉas la vespero apud vi Nova vivo nigrablanka kaj tutnova film’ Ĉiun nokton en duonlum’ vidi vin
9.
Sen ŝton’ sur la plaĝ’ Sen pluv’ dum vojaĝ’ Estus ĉio perfekta Sen kul’ en arbar’ Meduz’ en la mar’ Estus ĉio perfekta Longa vic’ en staci’ Ĉiam kaŭzo de eta ĝen’ Kaj ĉio pri kiu diras mi Viv’ pli dolĉus sen! Sed la bela feri’ Ne nur plenas je mia plend’ Kun mil kaj unu okazoj Ridi pri mi mem Oh ĉiam restas ja difekto Nenio estas ja perfekta Sed eĉ se havus mi elekton Ne estus ŝanĝ’ Sen nub’ en pejzaĝ’ Sen vund’ sub bandaĝ’ Estus ĉio perfekta Sen ŝvit’ en harar’ Kun map’ sen erar’ Estus ĉio perfekta Muzikaĉ’ en radi’ Ĉiam kaŭzo por eta ĝem’ Kaj ĉio pri kiu diras mi Viv’ pli dolĉus sen! Sed belegas feri’ Sur la vojo kaj sub’ la tend’ Kun mil kaj unu okazoj ridi pri ni mem Ĉar ĉiam restas ja difekto Nenio estas ja perfekta Sed eĉ se havus mi elekton Ne estus ŝanĝ’
10.
Sub la alta acer’ Apud varma river’ Ni sidas plu Ĝis la fin de somer’ Ĝis la lasta bier’ Ĝis granda pluv’ Antaŭ ni ekdancos lumoj de urb’ Ĝis el ni restos nur kontur’ La babil’ iĝos eta murmur’ Kiam fine falos la pluv’ Kaj kuros Eva, kuros mi Forkuros Martin, kuros vi Sopiras mi jam nun Ferian vivon kune Sed baldaŭ sen ceremoni’ Disiĝos ni Esperas mi ke ŝanco kaj fortun’ Nin atendas kun aŭtun’ Kaj la granda pluv’

credits

released January 13, 2017

license

all rights reserved

tags

about

initials dc Offenbach, Germany

Sendu al mi retmesaĝon por aliĝi la dissendoliston.

Send me an email if you want to join the mail list.

contact / help

Contact initials dc

Streaming and
Download help

Redeem code

Report this album or account

If you like La Granda Aventuro, you may also like: