We’ve updated our Terms of Use to reflect our new entity name and address. You can review the changes here.
We’ve updated our Terms of Use. You can review the changes here.

signoj de viv'

by i.d.c.

/
  • Compact Disc (CD) + Digital Album

    Inkluzivas la bitan albumon je via elekto inter MP3 320, FLAC, aŭ aliaj de vi dezirindaj formatoj.

    Includes unlimited streaming of signoj de viv' via the free Bandcamp app, plus high-quality download in MP3, FLAC and more.
    ships out within 2 days
    Purchasable with gift card

      €12 EUR

     

  • Streaming + Download

    Includes unlimited streaming via the free Bandcamp app, plus high-quality download in MP3, FLAC and more.

    Tuja elŝuto de 11-peca albumo je via elekto inter MP3 320, FLAC, aŭ aliaj de vi dezirindaj formatoj.
    Purchasable with gift card

      €10 EUR  or more

     

1.
tuta stelar' bildiĝas sur la retin' malpezas mia dormo la bordo de mar' en cifera fotografil' kaj nova vivofono horizontale sub lunbril' memoras revojn mi de juna kor' fuĝante el vintr', el glacia rigard' maldeca kiu min spegulis je nova vivoĉapitr' sur insul' poŝtkarteca vivo ekveluris sed dormi restas sen sukces' en kap' turniĝas pensnebul'... ... kiun lulas marondoj, karesas sala vent' el la for' malpezas mia dorm' ne liberigas somer' el memoraĵoj tro komplikaj estinto malutila sed tiu peco de ter' je agrabla klimat' tropika igas min trankvila kun la vizaĝ' sunbruligita pli komfortas la ekzil' lulas ĝin pacifiko karesas ĝin odor' de vanil' sed malpeze dormas mi
2.
ĉar egalas al ni la gloro por ĝi ne batalos en ocean' ĉar egalas al ni la oro lasos ni militi alian klanon ĉar ja nia nura trezoro estu daŭro de nia bona san' vivas ni en malhela horo kiel ŝip' en haven' kun la ferlita vel' kiel la norda stel' en turniĝanta ĉiel' nin atingos nek ĝojo nek pen' nin atingos nek ĝojo nek pen' ĉar egalas al ni la blovo de la vento, de la kaprica fam' ĉar egalas al ni la modo ni fidelos al nia propra plan' ĉar egalas al ni la povo ne impresas forto de via man' vivas ni en malhela horo kiel ŝip' en haven' kun la ferlita vel' kiel la norda stel' en turniĝanta ĉiel' nin atingos nek ĝojo nek pen' nin atingos nek ĝojo nek pen' nin ne brulos perfida siren' de la sun' senmaskigos ŝin pala mien' de la lun' nin atingos nek ĝojo nek pen'
3.
La grizeco 03:19
tiom malbonis mia ag' ke alvenis nun la tag' de enda konfes' tiom malpuris mia am' ĝi nur estis la ornam' de falsa promes' sen fervor', perdita nun en la grizec' mi ĝemadas kiel vundita best' ĉu anĝela voĉo flustros al mi? malantaŭ nuboj brilas la sun' kaj venos la pardono post la pun' pro forta vento ploros l'okul' sed tiel malaperos la nebul' malantaŭ nuboj brilas la sun' kaj venos la pardono post la pun' pro forta vento ploros l'okul' sed tiel malaperos ankaŭ la dika nebul' ĉu de hontiga konfidenc' estas justa konsekvenc' la hela lum'? ĉu pro misuzo de potenc' de perfida elokvent' min frapos la fulm'? maltrankvilas mia peza kulpa konscienc' mi ja pagus ĉiun prezon por nova komenc' ĉu min helpos la anĝela voĉ' aŭ nur mi mem'?
4.
kiel stel' en la plej klara nokto kiel en sveda vintro neĝfloko el trajn' homara estas ni nur vagono sed ni unikas ĉiuj en milionoj kiel stel' en la plej klara nokto kiel en sveda vintro neĝfloko el trajn' homara estas ni nur vagono sed ni unikas ĉiuj en milionoj milionoj... ni en milionoj...
5.
Ŝia ridet' 02:56
se vintro lasis nur larmon sekigas ĝin nun la varmo de ŝia ridet' eterna spur' de junaĝo la plej malfia kontaĝo: ŝia ridet' ĝi estas pli ol mieno mmmhh vizaĝa mielo dolĉaĵ' de nia somer' kun ŝi estas nur gaj' gaj' gaj' vespere kune sur plaĝo neniu pensas pri naĝo kantante ĉirkaŭ la fajro atentas nur pri la fajno de ŝia ridet' kaj baldaŭ la nuraj flamoj estas de niaj amoj miraĝ' de nia somer' kun ŝi estas nur gaj' gaj' gaj' se vintro venos kun larmo sekigu ĝin per la ĉarmo de memoraĵ'
6.
Alia temo 03:24
ne estas nur reson' ne estas nur reson' sed estas ja obsed' ne estas nur reson' ne estas nur reson' sed estas ja obsed' via ĉagreno pro malsukcesa am' via refreno pri maldeca reklam' ne estas nur bezon' ne estas nur bezon' sed estas ja rimed' ne estas nur bezon' ne estas nur bezon' sed estas ja rimed' se vin ofendas la maldeca reklam' se vi tro plendas pro malsukcesa am' estas tempo fari ion por vi mem estas tempo zorgi pri alia tem' ĝui la sunon en la parko lerni ludi la gitaron fiŝkapti en la propra barko kaj iri naĝi en la maro trejni por kuri maratonon legi pri Anna Karenina vojaĝi dum la kvar sezonoj freneze danci ĝis la kvina revidi malnovajn amikojn studi la astrojn del' ĉielo observi bestojn en afriko verki por infano fabelon piede grimpi ejfelturon viziti plej famajn muzeojn celi protekti la naturon ceremonie trinki teon
7.
Sonja perdis jam ĉiun esperon kuŝas nun en malaktiv' priatentas nur flankajn aferojn ŝi vivetas sen perspektiv' jes ŝi povus iĝi la viktim' de malbonuloj kun fiprojekt' kiuj varbadas ĉiam en proksim' de knabinoj sen protekt' se vi stimulos al nia progres' vi kontribuos al la bel' de nia ret' se vi ne dubos pri nia sukces' al vi ni ŝuldos parton de la fina venk' se vi stimulos al nia progres' vi kontribuos al la bel' de nia ret' se vi ne dubos pri nia sukces' al vi ni ŝuldos parton de la fina venk' por malhelpi al ilia krim' por ŝin savi de aĉa sekt' ni ŝin konvinku per brila esprim': ni estas pli bona elekt'! se vi stimulos al nia progres' vi kontribuos al la bel' de nia ret' se vi ne dubos pri nia sukces' al vi ni ŝuldos parton de la fina venk' se vi stimulos al nia progres' vi kontribuos al la bel' de nia ret' se vi ne dubos pri nia sukces' al vi ni ŝuldos parton de la fina venk'
8.
Rendevuo 01:52
rendevu' ie ajn rendevu' tutsemajna rendevu', ne protestu! rendevu', nur ĉeestu! rendevu' en krime' rendevu', kial ne? rendevu' dum vojaĝo rendevu' apud plaĝo rendevu', mi esperas rendevu', vi misteras rendevu', kaj ne nur... rendevu': aventur'! rendevu' por adulto rendevu' kun rezulto rendevu' sekreteta rendevu' tre diskreta rendevu' ĝis la sesa rendevu' interesa rendevu' ĝis la deka rendevu' des pli peka! rendevu': ni feliĉas rendevu', nun sufiĉas! rendevu', ni vestiĝas Rendevu' nun finiĝas...
9.
pro intereso pri via ŝparo li alvenas kun propon' se kredas vi je financa varo li forkuros kun via mon'! allogas li per inspira diro atentu vi pri la monvampiro! la monvampiro, la monvampiro! kontraŭ trompo de lia ŝajno poŝ' malplena estas ajlo! kontraŭ trompo de lia ŝajno poŝ' malplena estas ajlo! Atentu vi pri la monvampiro! ne monavidu, kaj lin vi ne fidu fimajstro de financa ruz' la monon ne obligos nur ĝin gardos por la propra uz' la monon ne obligos li ja nur ĝin prenos por sia uz' Maskovestita iras en via strat' aŭ kaŝiĝas malantaŭ la najbar' por vin konvinki iĝas lingvakrobat' lin stimulas odoro de dolar' por vin konvinki farus ion ajn sed damne! Neniam lin fidu ĉar nur al tio gvidus: via mon'! oh, la monvampir'... oh, la monvampir'...
10.
tempo ĵetas vualon sur mienajn detalojn oh, amiko sen vizaĝ'! sed ne gravas kialoj nur la nova realo kaj senmanko de kuraĝ' elvokas la ĉiel' de malvarma sezon' pensaĵojn el pasintec': baroka hotelo en pluva Lisbon' festumo ĝis tagkomenc' trankvila promen' en kvartalo Alfama kafejo apud la kastel' griza maten' de aŭtun' luzitana sub ŝirmo de pluvombrel' memoras mi pri la taĵ-estuaro la gusto de portugala vin' sed kial do perdiĝis en jaroj klarec' de via vizaĝesprim'? tempo ĵetas vualon sur mienajn detalojn oh, amiko sen vizaĝ'! sed ne gravas kialoj nur la nova realo kaj senmanko de kuraĝ' ĉu daŭre mi postkuru fantomon en labirinto de la mens'? ĉu atendu mi petante pardonon ĝis tutos la forges'? ne... tempo ĵetas vualon sur mienajn detalojn oh, amiko sen vizaĝ'! sed ne gravas kialoj nur la nova realo kaj senmanko de kuraĝ'
11.
teksteto sur l'ekran' de mia telefon' tajpita de la man' de la plej aminda person' pro via lingvo fremda haltas ĉe l'okuloj sed post mallonga temp' ion signifas por menso de strangul' sendu al mi... sendu al mi... sendu vi signojn de viv' mi ja amas viajn misterajn vortojn ĉar viaj signoj de viv' donas al mi nekompreneblan forton sendu vi signojn de viv'! sendu al mi... sendu al mi... sendu vi signojn de viv' mi ja amas viajn misterajn vortojn ĉar viaj signoj de viv' donas al mi nekompreneblan forton sendu vi signojn de viv'!

credits

released August 1, 2012

license

all rights reserved

tags

about

initials dc Offenbach, Germany

Sendu al mi retmesaĝon por aliĝi la dissendoliston.

Send me an email if you want to join the mail list.

contact / help

Contact initials dc

Streaming and
Download help

Redeem code

Report this album or account

If you like signoj de viv', you may also like: