We’ve updated our Terms of Use to reflect our new entity name and address. You can review the changes here.
We’ve updated our Terms of Use. You can review the changes here.

La diman​ĉ​aj fotoj

from urbano by inicialoj dc

/
  • Tiu KD enhavas ankaŭ MP3-versiojn de la esperantokantoj el la albumoj "OK" kaj "Propaganda".

    This CD also features MP3 versions of the Esperanto songs from the albums "OK" and "Propaganda".
    ships out within 2 days
    Purchasable with gift card

      €12 EUR

     

  • Aĉetu la albumon laŭ cifera formato ĉe Vinilkosmo

lyrics

01. printempo

Kafumado sub la sun'
Cigareda babil'
Niaj vortoj iĝas fum'
Ĉiu minuto kun vi valoras mil

Tiu ĝuo estas nuna
Ni ne zorgu pri l'estont'

Ne ekzistos plu la temp'
Se ni neniam plu disiĝos
Kaj perdita en kontempl'
Mi nur feliĉos

Tiu ĝuo estas nuna
Ni ne zorgu pri l'estont'
Dank' al vi mi estas imuna
Kontraŭ trist' kaj kontraŭ hont’



02. la majstro de ŝak'

Por li estas homa
Kvadrata formo de kruel'
Ne nur estas kroma
Ekzemplo de kverel'
Li ja estas bona
Je la prenado, ne la ŝtel'
Tamen ja fripona
Kaŝitas lia cel'

Sen averto tuj venos la frap'
Kia ŝtormo en via kap'!

Ĉiam oportuna
Lia taktiko de forpel'
Per arme' imuna
Kontraŭ la ribel'
Per agado truda
Je la tabul', je ĉiu ĉel'
Je la sturmo luda
Li estas ula stel'

Sen averto tuj venos atak'
Kia ŝtormo en via kap'!
Trafa movo de l'majstro de ŝak'
Eleganto de lia frap'!

Ĉiam oportuna
La arme' imuna
La agado truda
Je la sturmo luda

Sen averto tuj venos atak'
Kia ŝtormo en via kap'!
Trafa movo de l'majstro de ŝak'
Eleganto de lia frap'!



03. La dimanĉaj fotoj

Mia memoro ne plu povas disigi
La dimanĉojn de kutim'
Vi tiam bone sciis min instigi
Vin foti de korpo ĝis anim'

Insiste petis de mi fari fotojn
Je suna veter', je pluva veter'
Pri via belo fari bildajn raportojn
Je varma somer', en vintra aer'

Kiom da fotoj de vi ĝis nun kolektis mi?
Dimanĉa fotad': nepra ago!
Kiom da fojoj kiam simple perfektis vi?
Beleco en kadr': via pago!

Kiom da fotoj de vi ĝis nun kolektis mi?
Dimanĉa fotad': nepra ago!
Kiom da fojoj kiam simple perfektis vi?
Beleco en kadr': via pago!
Kiom da bildoj de vi ĝis nun kolektis mi?
Dimanĉa fotad': nepra ago!
Antaŭ fotiloj ĉiam simple perfektis vi!
Beleco en kadr': via pago!



04. furora danc'

La ŝild' informas: etoso speciala tie
Eniru tuj sen hezit'
Neniu dormas, vin bonvenigas simpatie
Amikoj gajaj pro via vizit'

Sentiĝas nur ĝoj’ de la mojosa etos'
Aliĝu tuj kie reĝas malsufer'
Alian tagon elektu por la ripoz'
Nur pri la jen' temas tiu afer':

Furora danc' en nia hejm'
Moviĝi kune estas nia em'
Bunteca danc' en nia ej'
Internaciaj estas ni la plej

Ni ŝvitu en nia diskotek' universala
De longe jam ne plu brilas la sun'
Invitu ĉiujn al la malfeko ideala
Ja ĝia flam' brulas nun

Ne restu ekster tiu ĉarma kaos'
Ne maltrafendas ja nia malmizer'
Ne bezonatas la cerb' kaj la serioz'
Nur pri la jen' temas tiu afer':

Furora danc' en nia hejm'
Moviĝi kune estas nia em'
Bunteca danc' en nia ej'
Internaciaj estas ni la plej



05. la kontaŭsenco

Min atingis malsan'
Min atingis demenc'
Al mi plaĉas irad'
De la fin’ al l'komenc'

Ĉu saluti ĝisante
Amuzas vin?
Ĉu koleri kisante
Konfuzas vin?

Ekzistas nur la kontraŭsenco
En mia stranga universo
Ĉu maltaŭgec' de mia menso
Al via mond'
Aŭ ĉu estas inverso?

La teatraĵo en kinej'
Longa vojaĝo en la hejm'
Hund' andaluza sur la tabl'
Por mi la vero estas fabl'

Ekzistas nur la kontraŭsenco
En mia stranga universo
Ĉu maltaŭgec' de mia menso
Al via mond'?



06. ĉie virinoj

En mia magazino
Sur ĉiu paĝ' reklamo
Pri vestaĵoj modistaj
Multekostaj parfumoj
En via magazino
Nur temas pri la ŝajno
Ĉu estas optimistaj
Knabinoj sen kostumo?

Estas ĉie virinoj...

En viraj magazinoj
Aperas nur stultaĵoj
Legeblas teorioj
Insult' al intelekto
Virinaj magazinoj
Informas pri korsaĵoj
Seksumaj pozicioj
Kaj drinkada efekto

Tamen ni legas...
Estas ĉie virinoj...

Ĉie virinoj, ĉie virinoj
Paperaj virinoj, vi prosperas!
Ĉie virinoj, ĉie virinoj
La legantaron vi generas!



07. ekstertera dolĉaĵ'

Mi ricevis ordonon sendi vin
Por speciala misio al la planedo tero...

Ekstertera dolĉaĵ'
Por la trista anim'
Ĝin vi frandu, tuj ekos la vojaĝ'
Malaperos la deprim'

Ekstertera dolĉaĵ'
Por la trista anim'
Ĝin gustumi estas bona paŝ'
Al viv' sen plua tim'

Estas jam la kvara
Vi veturas hejmen
Sed pro voj' erara
Iĝas nun probleme

Kompatinda viro
Haltu por benzin'
Kaj lasu al ni stiron
De la noktofin'

En la staci'
Rimarkas niajn signojn
Scivolas vi
Pri tiuj enigmoj

Vi estu Arturo Dent
Ni via kosmokapsulo
Vi estu David Vincent
Ni viaj invaduloj

Ni parolos en idiomo de la teranoj
Do por momento
Ni forgesos la marsan lingvon...

Ekstertera dolĉaĵ'
Por la trista anim'
Por neforgesebla memoraĵ'
Bongusta ĝu' sen lim'

Ĝuu nian ludan
Etan aventuron
Vi sentiĝos bone
Post ĉi-noktajn plezurojn
Sed nenion demandu
Ja ne estas respondo
Nur aĉetu aĵojn
De la marsa mondo

Ekregas ni vian konscion
Ekregas ni viajn opiniojn
Ekregas ni situacion
Ekregas ni, ekregas ni!

Ĉu vi povas imagi kio okazus
Se la teranoj alvenus?!
Tuj ili igus nin maĉi maĉgumojn,
Legi mangaojn,niaj radioondoj estus
Plenaj je telenoveloj, pafklik-muziko...
Ni eble eĉ fine devus pagi impostojn!

Ekstertera dolĉaĵ'
Por la trista anim'
Por neforgesebla memoraĵ'
Bongusta ĝu' sen lim'



08. tatua papili'

Ne fideblas plu okuloj miaj
Vid' batalas kontraŭ sci'
Kiel retina spur' papili' magia
Senĉese flugas antaŭ mi

Estas pli fidela ol via ombr'
Tiu pala iluzi'
Ne kaŝiĝas en ĝi ia tromp'
Nur dolĉa melankoli'

Ne plu suferas mi pro pasinta ador'
Sed tiu bild' en mi
De mia viv' iĝis nun la konstanta dekor'
Ĉiama kompani'

Mi daŭre memoras la lastan fojon
Vi estis preskaŭ nuda kaj iris for
Kaj mia rigardo estis fiksita
Al viaj belaj ŝultroj tatuitaj
La eta papili' blua sur la dekstra
Stampiĝis en la mens'
Neforgesa supernatura bildo de vi
Fariĝis tiu malamnezi'

Ĝi flugas, flugas antaŭ mi
Malviglas, lacas neniam ĝi

Ne plu suferas mi pro pasinta ador'
Sed tiu bild' en mi
De mia viv' iĝis nun la konstanta dekor'
Ĉiama kompani'

Nia eterna id', ne efikas ignor'
Oh tiu bild' en mi
Transformas la mondon per sia pala kolor'
Tatua papili'

Ne plu suferas mi pro pasinta dolor'
Sed tiu bild' en mi
Sin transformis ja en pli ol nura memor'
Ĉiama kompani'



09. la pigra viv'

Malhelpas tiu fikulturo
De ordigo, de purec'
Havi tiom da plezuro
Kion ĝuu nia spec'

Kial konsentu mi
Ke estu pek' la pigra viv'?
Ĉiam batalu mi
Reziste, ek! al dolĉa viv'

Kial konsentu mi
Ke estu pek' la pigra viv'?
Ĉiam batalu mi
Reziste, ek! al la dolĉa viv'

Por vi enu'
Por mi vivstil'
Por vi ja bru'
Por mi trankvil'

Por vi enu'
Por mi vivstil'
Por vi ja bru'
Por mi trankvil'

Por havi tiom da plezuro
Kion ĝuu nia spec'

Kial konsentu mi
Ke estu pek' la pigra viv'?
Ĉiam batalu mi
Reziste, ek! al dolĉa viv’



10. se via mano estus paraŝut'...

Jen mia sonĝo, ĉiam la sama:
Vi, mi, en aviadil'
Nia flugcelo: ajna loko fama
Ne atingota pro malfacil'

Ĉar mankas piloto
Haltas motor'
Kaj mi ne vekiĝas
Mi ne povas vekiĝi

Ni kune falas en l'aer'
Nur dek sekundoj ĝis la ter'
Ni kune falas en l'aer'
Nia lasta rekta itiner'

Jen mia sonĝo, ĉiam la sama:
Vi, mi, en flugmaŝin'
Kien ni celas: ajna loko ĉarma
Ne estas tia nia destin'

Ĉar mankas piloto
Haltas motor'
Kaj mi ne vekiĝas
Mi ne povas vekiĝi

Ni kune falas en l'aer'
Nur dek sekundoj ĝis la ter'
Ni kune falas en l'aer'
Nia lasta rekta itiner'

Mi amus vin, karulin'
Jes, se via mano estus paraŝut'...



11. la prembutono

Maŝinhom' fumanta drogon, piloto aŭtomata
Maŝinhom' elektronika, roboto ekzotika
Maŝinhom' fumanta drogon, piloto aŭtomata
Maŝinhom' elektronika, roboto adekvata

Ĉu vi ŝatas nin pli gajaj
Ĉu vi ŝatas nin pli ridaj
Nun per ordono
De l'prembutono

Ni ne estas uloj ajnaj
Ni tuj iĝas pli rapidaj
Nun per ordono
De l'prembutono

Facilas pli la vivo kun
La prembutono
Amuza viv' ja eblas nun
ah ah ah ah

Kun la plena bateri'
Ni plenumos iom pli
Ol via dezir'
Ĉu laboro, ĉu feri'?
Maŝinhom' helpemas pli ol vir'!

Facilas pli la vivo kun
La prembutono
Amuza viv' ja eblas nun
ah ah ah ah

Zorgas prembutono
Ĉiam pri nova mir'
La mondo al l'dispono
De mano, de inspir'

Kun la plena bateri'
Ni plenumos iom pli
Ol via dezir'
Ĉu laboro, ĉu feri'?
Maŝinhom' helpemas pli ol vir'!

Facilas pli la vivo kun
La prembutono
Amuza viv' ja eblas nun
ah ah ah ah



12. pufmaizo

Se mia viv' estus filmo
Ne temas pri amatoro
Videblus mia intimo
Kaj mi fariĝus aktoro
Sed kio estus vi?
La plej bona parto

Pufmaizo, Kokakolao

Jen mia viv' en kinejo
Kaj vi aĉetu bileton
De Telaviv' al Sidnejo
Vidu la filman portreton
Nur pro vi, ĝoj' de la sepa arto
Nur pro vi, la plej bona parto



13. outrun

Se li jam ŝin renkontus
Ĉio estus alia
Ĉio estus... rapida
Pli rapida... pli rapida...

Oh se li jam al ŝi renkontus
Ĉu li vere starus tiel sole
Oh se li jam al ŝi rekonus
Ĉu li vere restus tiel izole
Se li jam ŝin renkontus

La viv' estus pli rapida
Ĉio estus pli rapida

Li sentus sin
Kiel en videolud'
En Testarossa de Sega
Dolĉa knabin'
Harar' en la vento apude
Rapideco maksimuma
Nivelo kvar transpasita

Ĝis la fin', ĝis la cel'
Tra la kvina nivel

credits

from urbano, released November 7, 2010

license

all rights reserved

tags

about

initials dc Offenbach, Germany

Sendu al mi retmesaĝon por aliĝi la dissendoliston.

Send me an email if you want to join the mail list.

contact / help

Contact initials dc

Streaming and
Download help

Redeem code

Report this track or account

If you like initials dc, you may also like: