We’ve updated our Terms of Use to reflect our new entity name and address. You can review the changes here.
We’ve updated our Terms of Use. You can review the changes here.

urbano

by inicialoj dc

/
  • Tiu KD enhavas ankaŭ MP3-versiojn de la esperantokantoj el la albumoj "OK" kaj "Propaganda".

    This CD also features MP3 versions of the Esperanto songs from the albums "OK" and "Propaganda".
    ships out within 2 days
    Purchasable with gift card

      €12 EUR

     

  • Aĉetu la albumon laŭ cifera formato ĉe Vinilkosmo

1.
01. printempo Kafumado sub la sun' Cigareda babil' Niaj vortoj iĝas fum' Ĉiu minuto kun vi valoras mil Tiu ĝuo estas nuna Ni ne zorgu pri l'estont' Ne ekzistos plu la temp' Se ni neniam plu disiĝos Kaj perdita en kontempl' Mi nur feliĉos Tiu ĝuo estas nuna Ni ne zorgu pri l'estont' Dank' al vi mi estas imuna Kontraŭ trist' kaj kontraŭ hont’ 02. la majstro de ŝak' Por li estas homa Kvadrata formo de kruel' Ne nur estas kroma Ekzemplo de kverel' Li ja estas bona Je la prenado, ne la ŝtel' Tamen ja fripona Kaŝitas lia cel' Sen averto tuj venos la frap' Kia ŝtormo en via kap'! Ĉiam oportuna Lia taktiko de forpel' Per arme' imuna Kontraŭ la ribel' Per agado truda Je la tabul', je ĉiu ĉel' Je la sturmo luda Li estas ula stel' Sen averto tuj venos atak' Kia ŝtormo en via kap'! Trafa movo de l'majstro de ŝak' Eleganto de lia frap'! Ĉiam oportuna La arme' imuna La agado truda Je la sturmo luda Sen averto tuj venos atak' Kia ŝtormo en via kap'! Trafa movo de l'majstro de ŝak' Eleganto de lia frap'! 03. La dimanĉaj fotoj Mia memoro ne plu povas disigi La dimanĉojn de kutim' Vi tiam bone sciis min instigi Vin foti de korpo ĝis anim' Insiste petis de mi fari fotojn Je suna veter', je pluva veter' Pri via belo fari bildajn raportojn Je varma somer', en vintra aer' Kiom da fotoj de vi ĝis nun kolektis mi? Dimanĉa fotad': nepra ago! Kiom da fojoj kiam simple perfektis vi? Beleco en kadr': via pago! Kiom da fotoj de vi ĝis nun kolektis mi? Dimanĉa fotad': nepra ago! Kiom da fojoj kiam simple perfektis vi? Beleco en kadr': via pago! Kiom da bildoj de vi ĝis nun kolektis mi? Dimanĉa fotad': nepra ago! Antaŭ fotiloj ĉiam simple perfektis vi! Beleco en kadr': via pago! 04. furora danc' La ŝild' informas: etoso speciala tie Eniru tuj sen hezit' Neniu dormas, vin bonvenigas simpatie Amikoj gajaj pro via vizit' Sentiĝas nur ĝoj’ de la mojosa etos' Aliĝu tuj kie reĝas malsufer' Alian tagon elektu por la ripoz' Nur pri la jen' temas tiu afer': Furora danc' en nia hejm' Moviĝi kune estas nia em' Bunteca danc' en nia ej' Internaciaj estas ni la plej Ni ŝvitu en nia diskotek' universala De longe jam ne plu brilas la sun' Invitu ĉiujn al la malfeko ideala Ja ĝia flam' brulas nun Ne restu ekster tiu ĉarma kaos' Ne maltrafendas ja nia malmizer' Ne bezonatas la cerb' kaj la serioz' Nur pri la jen' temas tiu afer': Furora danc' en nia hejm' Moviĝi kune estas nia em' Bunteca danc' en nia ej' Internaciaj estas ni la plej 05. la kontaŭsenco Min atingis malsan' Min atingis demenc' Al mi plaĉas irad' De la fin’ al l'komenc' Ĉu saluti ĝisante Amuzas vin? Ĉu koleri kisante Konfuzas vin? Ekzistas nur la kontraŭsenco En mia stranga universo Ĉu maltaŭgec' de mia menso Al via mond' Aŭ ĉu estas inverso? La teatraĵo en kinej' Longa vojaĝo en la hejm' Hund' andaluza sur la tabl' Por mi la vero estas fabl' Ekzistas nur la kontraŭsenco En mia stranga universo Ĉu maltaŭgec' de mia menso Al via mond'? 06. ĉie virinoj En mia magazino Sur ĉiu paĝ' reklamo Pri vestaĵoj modistaj Multekostaj parfumoj En via magazino Nur temas pri la ŝajno Ĉu estas optimistaj Knabinoj sen kostumo? Estas ĉie virinoj... En viraj magazinoj Aperas nur stultaĵoj Legeblas teorioj Insult' al intelekto Virinaj magazinoj Informas pri korsaĵoj Seksumaj pozicioj Kaj drinkada efekto Tamen ni legas... Estas ĉie virinoj... Ĉie virinoj, ĉie virinoj Paperaj virinoj, vi prosperas! Ĉie virinoj, ĉie virinoj La legantaron vi generas! 07. ekstertera dolĉaĵ' Mi ricevis ordonon sendi vin Por speciala misio al la planedo tero... Ekstertera dolĉaĵ' Por la trista anim' Ĝin vi frandu, tuj ekos la vojaĝ' Malaperos la deprim' Ekstertera dolĉaĵ' Por la trista anim' Ĝin gustumi estas bona paŝ' Al viv' sen plua tim' Estas jam la kvara Vi veturas hejmen Sed pro voj' erara Iĝas nun probleme Kompatinda viro Haltu por benzin' Kaj lasu al ni stiron De la noktofin' En la staci' Rimarkas niajn signojn Scivolas vi Pri tiuj enigmoj Vi estu Arturo Dent Ni via kosmokapsulo Vi estu David Vincent Ni viaj invaduloj Ni parolos en idiomo de la teranoj Do por momento Ni forgesos la marsan lingvon... Ekstertera dolĉaĵ' Por la trista anim' Por neforgesebla memoraĵ' Bongusta ĝu' sen lim' Ĝuu nian ludan Etan aventuron Vi sentiĝos bone Post ĉi-noktajn plezurojn Sed nenion demandu Ja ne estas respondo Nur aĉetu aĵojn De la marsa mondo Ekregas ni vian konscion Ekregas ni viajn opiniojn Ekregas ni situacion Ekregas ni, ekregas ni! Ĉu vi povas imagi kio okazus Se la teranoj alvenus?! Tuj ili igus nin maĉi maĉgumojn, Legi mangaojn,niaj radioondoj estus Plenaj je telenoveloj, pafklik-muziko... Ni eble eĉ fine devus pagi impostojn! Ekstertera dolĉaĵ' Por la trista anim' Por neforgesebla memoraĵ' Bongusta ĝu' sen lim' 08. tatua papili' Ne fideblas plu okuloj miaj Vid' batalas kontraŭ sci' Kiel retina spur' papili' magia Senĉese flugas antaŭ mi Estas pli fidela ol via ombr' Tiu pala iluzi' Ne kaŝiĝas en ĝi ia tromp' Nur dolĉa melankoli' Ne plu suferas mi pro pasinta ador' Sed tiu bild' en mi De mia viv' iĝis nun la konstanta dekor' Ĉiama kompani' Mi daŭre memoras la lastan fojon Vi estis preskaŭ nuda kaj iris for Kaj mia rigardo estis fiksita Al viaj belaj ŝultroj tatuitaj La eta papili' blua sur la dekstra Stampiĝis en la mens' Neforgesa supernatura bildo de vi Fariĝis tiu malamnezi' Ĝi flugas, flugas antaŭ mi Malviglas, lacas neniam ĝi Ne plu suferas mi pro pasinta ador' Sed tiu bild' en mi De mia viv' iĝis nun la konstanta dekor' Ĉiama kompani' Nia eterna id', ne efikas ignor' Oh tiu bild' en mi Transformas la mondon per sia pala kolor' Tatua papili' Ne plu suferas mi pro pasinta dolor' Sed tiu bild' en mi Sin transformis ja en pli ol nura memor' Ĉiama kompani' 09. la pigra viv' Malhelpas tiu fikulturo De ordigo, de purec' Havi tiom da plezuro Kion ĝuu nia spec' Kial konsentu mi Ke estu pek' la pigra viv'? Ĉiam batalu mi Reziste, ek! al dolĉa viv' Kial konsentu mi Ke estu pek' la pigra viv'? Ĉiam batalu mi Reziste, ek! al la dolĉa viv' Por vi enu' Por mi vivstil' Por vi ja bru' Por mi trankvil' Por vi enu' Por mi vivstil' Por vi ja bru' Por mi trankvil' Por havi tiom da plezuro Kion ĝuu nia spec' Kial konsentu mi Ke estu pek' la pigra viv'? Ĉiam batalu mi Reziste, ek! al dolĉa viv’ 10. se via mano estus paraŝut'... Jen mia sonĝo, ĉiam la sama: Vi, mi, en aviadil' Nia flugcelo: ajna loko fama Ne atingota pro malfacil' Ĉar mankas piloto Haltas motor' Kaj mi ne vekiĝas Mi ne povas vekiĝi Ni kune falas en l'aer' Nur dek sekundoj ĝis la ter' Ni kune falas en l'aer' Nia lasta rekta itiner' Jen mia sonĝo, ĉiam la sama: Vi, mi, en flugmaŝin' Kien ni celas: ajna loko ĉarma Ne estas tia nia destin' Ĉar mankas piloto Haltas motor' Kaj mi ne vekiĝas Mi ne povas vekiĝi Ni kune falas en l'aer' Nur dek sekundoj ĝis la ter' Ni kune falas en l'aer' Nia lasta rekta itiner' Mi amus vin, karulin' Jes, se via mano estus paraŝut'... 11. la prembutono Maŝinhom' fumanta drogon, piloto aŭtomata Maŝinhom' elektronika, roboto ekzotika Maŝinhom' fumanta drogon, piloto aŭtomata Maŝinhom' elektronika, roboto adekvata Ĉu vi ŝatas nin pli gajaj Ĉu vi ŝatas nin pli ridaj Nun per ordono De l'prembutono Ni ne estas uloj ajnaj Ni tuj iĝas pli rapidaj Nun per ordono De l'prembutono Facilas pli la vivo kun La prembutono Amuza viv' ja eblas nun ah ah ah ah Kun la plena bateri' Ni plenumos iom pli Ol via dezir' Ĉu laboro, ĉu feri'? Maŝinhom' helpemas pli ol vir'! Facilas pli la vivo kun La prembutono Amuza viv' ja eblas nun ah ah ah ah Zorgas prembutono Ĉiam pri nova mir' La mondo al l'dispono De mano, de inspir' Kun la plena bateri' Ni plenumos iom pli Ol via dezir' Ĉu laboro, ĉu feri'? Maŝinhom' helpemas pli ol vir'! Facilas pli la vivo kun La prembutono Amuza viv' ja eblas nun ah ah ah ah 12. pufmaizo Se mia viv' estus filmo Ne temas pri amatoro Videblus mia intimo Kaj mi fariĝus aktoro Sed kio estus vi? La plej bona parto Pufmaizo, Kokakolao Jen mia viv' en kinejo Kaj vi aĉetu bileton De Telaviv' al Sidnejo Vidu la filman portreton Nur pro vi, ĝoj' de la sepa arto Nur pro vi, la plej bona parto 13. outrun Se li jam ŝin renkontus Ĉio estus alia Ĉio estus... rapida Pli rapida... pli rapida... Oh se li jam al ŝi renkontus Ĉu li vere starus tiel sole Oh se li jam al ŝi rekonus Ĉu li vere restus tiel izole Se li jam ŝin renkontus La viv' estus pli rapida Ĉio estus pli rapida Li sentus sin Kiel en videolud' En Testarossa de Sega Dolĉa knabin' Harar' en la vento apude Rapideco maksimuma Nivelo kvar transpasita Ĝis la fin', ĝis la cel' Tra la kvina nivel
2.

about

This album has been released on the label Vinilkosmo.
Tiu albumo estis eldonita de Vinilkosmo.
www.vinilkosmo.com

Kaj ĝi ankaŭ aĉeteblas cifere ĉe cd1d.
cd1d.com/en/album/urbano

credits

released November 7, 2010

license

all rights reserved

tags

about

initials dc Offenbach, Germany

Sendu al mi retmesaĝon por aliĝi la dissendoliston.

Send me an email if you want to join the mail list.

contact / help

Contact initials dc

Streaming and
Download help

Redeem code

Report this album or account

If you like urbano, you may also like: